Jenő Kiss (aktoro)
Aspekto
Jenő Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Jenő estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Erika Réti.
Jenő Kiss [1] naskiĝis la 7-an de junio 1944 en Görcsöny.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Kiss komencis sian aktoran karieron en Teatro Petőfi (Veszprém) en 1963. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1964–1969)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1969–1979)
- Teatro de Kecskemét (1979–1988, 1995-)
- Teatro Radnóti (1988–1993)
- Teatro József Attila (1993–1995).
Li edziĝis en 1993, poste 2 gefiloj naskiĝis. Li ricevis premiojn en 1985 kaj 1998.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Montague
- Somermeznokta sonĝo - Theseus, Oberon
- La komedio de eraroj - Solinus
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - unua demagogo, unua bizanca burĝo, dua entreprenisto, maljuna homo
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Molière: Georgo Dandin - Monsieur de Sotenville
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Talpuk alatt fütyül a szél (1976)
- Akli Miklós (1986)
- Ni neniam mortos! (1993)
- Sorstalanság (Sensorteco) (2005)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Rózsa Sándor (1971)
- Bánk bán (televizia varianto, 1987, 2002)
- Feltámadás Makucskán (1994)
- Régimódi történet (2006)
- Kossuthkifli (serio, 2013)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj [2]